UNIVERSALA MEDICINA ESPERANTO- ASOCIO

1908 - 1998

 
 

Karaj Medicinistoj, esperantstoj kaj estontaj esperantistoj,

tiun chi paghon mi preparis okaze de 90-a JUBILEO DE UMEA por alproksimigi al Vi nian Asocion kun espero, ke Vi ekinteresighos pri nia internacia kunlaboro kaj kontaktighos kun ni.

TUTMONDA ESPERANTISTA KURACISTA ASOCIO estis fondita en la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno en la jaro 1908 lau` propono de pola kuracisto d-ro W. ROBIN el Varsovio.

Niaj pioniroj komencis novan iniciaton en la Jaro 1926 - eldonis " Internacian Medicinan Revuon" (IMR) kiel oficialan organon de TEKA. La unua chefredaktoro de IMR estis prof. VANVERTS, Lille. Tiu i organo komence aperadis regule chiudumonate kaj poste neregule. Sekve sindone redaktis ghin d-ro M. BRIQUET , Lille (Francujo) dum 10 jaroj, poste d-ro P.KEMPENEERS, Bruxelles ghis la lasta numero eldonita en la jaro 1937, antau la eksplodo de la II-a Mondmilito.

Denove nia Asocio chesis sian laboron antau , dum kaj iom da tempo post la militperiodo kaj reaktivigis jarkunvenojn en la UK-oj. Jaroj post jaroj tiu chi agado tiel pliviglighis, ke japanaj TEKA - anoj - prof. S. NISHI, prof. H. YAGI kaj aliaj kolegoj - sukcesis eldoni novan revuon " Medicina Revuo" (MR), kies chefredaktoro estis prof. M. Suzuki, Tiba - Universitato. MR aperadis regule de la 1951 dum dekkelkaj jaroj.

En la Jarkunveno de TEKA, kiu okazis en la 45 UK en Bruselo en la 1960 oni vigle diskutis reoganizadon de TEKA kaj ankau proponon pri alinomigo de la Asocio. En la sekvinta Jarkunveno, kiu okazis en Harogato en la jaro 1961, estis aprobita la nova nomo de la Asocio nome: Universala Medicina Esperanto-Asocio.

En la jaro 1964 oni ankau` shanghis la nomon de la oficiala organo- Medicina Revuo je Medicina Internacia Revuo kaj gxi depost tiu chi jaro estis eldonita kiel oficiala organo de UMEA. Prof. Masao SUZUKI estis chefredaktoro de MR ekde 1953 ghis 1963 eldonante en tiu chi periodo chirkau 30 numerojn neregule, sed 2- 4 numeroj jare kun helpo de d-ro S. MURAYAMA kaj H. YASUMURA. Tiu i Revuo estis efe dissendita al japanaj membroj de UMEA kaj parte eksterlanden.

Prof. M. SUZUKI plu estis la chefredaktoro de nova MIR kaj estis en la Redakta Komitato prof. NAKAYAMA, d-ro SHINODA kaj d-ro MURAYAMA. De tiu chi momento MIR eldonighis regule du foje jare dum 13 jaroj, de 1963 ghis 1975. La taskon de prof. M. SUZUKI pro lia subita malsanigho transprenis d-ro Saburoo YAMAZOE el Maebashi (Japanio) en la jaro 1976 kaj li estis chefredaktoro ghis la jaro 1993. Post d-ro YAMAZOE, chefredaktoro de MIR ighis d-ro Wlodzimierz OPOKA el Krakovo, Pollando, kie antaux iom da tempo d-rino Maria JARNUSZKIEWICZ plenumis funkcion de Sekretario de UMEA. D-ro Hideo SHINODA fondis en la jaro 1973 la UMEA-Premion kaj tiun chi Premion oni aljughis jam en la sekva 13-a jarkunveno de UMEA, kiu okazis en la jaro 1974 en Hamburgo. Por honorigi kaj instigi gekolegojn je esplorado kaj faka agado d-ro Hideo SHINODA kaj pli poste Komitatanoj de UMEA SHINODA-PREMIO - nune aktualaj Estraranoj de UMEA: d-ro Imre FERENCZY-Prezidanto, Prof.. d-ro Sakutaro TADOKORO-kasisto, d-ro P.J. DE BACKER Vic-Prezidanto, d-rino Arja KUHANEN-Sekretario, d-ro Wlodzimierz OPOKA- Ghen.Sekretario kaj d-ro Hitosi KURIYAMA (Japanio), d-ro Gábor LÁZÁR (Rumanio).

Unu el chefaj taskoj de UMEA estas ELDONADO DE MEDICINA INTERNACIA REVUO , organizado chiun duan jaron sciencan kunvenon Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon(Kongreson).

G`is nun Internaciaj Medicinistaj Esperanto-Konferencoj (IMEK) okazis:

1977 Krakow Pollando
1979 Hódmezõvásárhely Hungario
1981 Ruse Bulgario
1983 Poprad C`eh`oslovakio
1985 Schwerin GDR
1987 Krakow Pollando
1989 Kortrijk Belgio
1991 Kaunas Litovio
1993 Veszprém Hungario
1995 Ternopil Ukrainio
1997 Krakow Pollando
1999 Opava C`eh`io
2001 Osijek Kroatio

La dua tre grava evento estis fondigho omaghe al d-ro Hideo-SHINODA en la jaro 1990 en Krakovo de la unua UMEA Polikliniko t.e. UMEA SHINODA-KURACEJO. Fondigho de SHINODA-KURACEJO estis denove internacia iniciato elpensita de d-ro Rokuro TURUNO el Japanio kaj d-ro Wlodzimierz OPOKA dum la 1-a Internacia Kurso pri Akupunkturo kaj Yumeiho® kuracmetodo en esperanto, kiu okazis en Bjalistoko(1989). Oni ankau` devas substreki tre gravan organizan kaj financan helpon de d-ro Masayuki SAIONJI, kiu investis monon por starigi UMEA SHINODA-KURACEJON. Krome, d-ro Masayuki SAIONJI senpage instruis esperantistojn mem elpensitan kuracmetodon YUMEIHO®, kiun jam pli ol 10 jaroj, kunlaborante kun kirurgoj-ortopedoj kaj neu`rologoj, ni aplikas kun tre bonaj rezultoj. En UMEA SHINODA-KURACEJO oni organizas kursojn pri YUMEIHO® kuracmetodo kunlaborante kun Internacia Instituto de Preventa Medicina Praktiko en Tokio, precipe kun d-ro Masayuki SAIONJI. Interesitoj povas kontaktighi kun ni por ricevi pli precizajn informojn

Finance ankau` helpis nian SHINODA-KURACEJON d-ro Rokuro TURUNO kaj s-anino Shigeko SEIKE el Japanio.
 
 

Krakovo la 12-an de oktobro 2000 j.

(fondig`datreveno de SHINODA-KURACEJO)
 
 

Alia grava evento pri kiu mi kun plezuro mencias tio estas fondig`o de Monda Yumeiho® (Yumeiho® jam estas patentigita en multaj landoj i.a. en Pollando) la vorto Societo dum la 12-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco en Opava (C`eh`io 1999 j.).

C`i jare (en julio 2000) dank`al. internacia kunlaboro kaj financa subteno de d-ro Masayuki SAIONJI estis eldonita la unua numero de Monda Yumeiho® Revuo. En tiu c`i Revuo oni povas publikigi sciencajn kaj popularsciencajn fakajn artikolojn precipe pri Yumeiho® kaj ankau` pri diversaj aliaj metodoj. La Redakta Komitato sub gvido de d-ro Masayuki SAIONJI atendas vastan kunlaboron de Yumeihoistoj el diversaj landoj . Jam en la Mondo dank`al. Yumeiho aperis multaj novaj esperantistoj - ec` oni povas diri kelkmil.

La slogano " Yumeiho® por Esperanto kaj Esperanto por Yumeiho® " estas praktike aplikata c`iujare

Dum internaciaj Esperanto-arang`oj. Oni ankau` devas substreki, ke en multaj landoj oni ankau` eldonis librojn pri Yumeiho en esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj.

Pli detale oni povas ankau` tralegi pri landaj sekcioj de Monda Yumeiho® Societo kaj pri c`iuj aferoj kiuj rilatas al Yumeiho. Speciale oni devas substreki, ke jam ekzistas landaj Sekcioj pri Yumeiho® en Pollando (estis oficiale registrita jam la 6-an de junio 1991), en Japanio, Hungario, Rumanio, Rusio, Ukrainio, Vjetnamio, Bulgario kaj baldau` estos fonditaj en aliaj landoj.

Aktualaj informoj - pri Yumeiho® kursoj, ekzamenoj oni povos tralegi en la Monda Yumeiho® Revuo -

La sekvonta numero estos eldonita en januaro 2001 j.

Por faciligi laboron, komunikadon kaj kunlaboron inter medicinistoj prof. d-ro Saburoo YAMAZOE el Japanio VERKIS TRE AMPLEKSAN KAJ VALORAN Angla - Esperantan Medicinan Terminaron.

Post korektado de prof. Stevens T. NORVELL el Kanado kaj lasta korektado fare de prof. YAMAZOE tiu c`i Verko estos eldonita en UMEA SHINODA-KURACEJO en Krakovo Polando
 
 

En oktobro prof. Saburoo YAMAZOE sendis al SHINODA-KURACEJO mem pentritan bildon

(portreton) de meritplena kuracisto, neforgesebla d-ro Hideo SHINODA kiel donaco por d-ro W. Opoka - g`i apartenos al modesta Muzeo pri d-ro SHINODA organizita enkadre de UMEA SHINODA-KURACEJO. C`e tiu c`i ebleco mi petas medicinistoj, kiuj havas iujn memoraj`ojn, kiuj rilatas al d-ro SHINODA bonvolu sendi ilin, se eblas, al SHINODA-KURACEJO.
 
 

Finante mi kore salutas Vin kaj atendas Viajn demandojn

G`en. Sekretario de UMEA

d-ro Wlodzimierz OPOKA
 
 

La adreso de :

UMEA SHINODA-KURACEJO

Ul. Centralna 32

31-586 Krakovo,

Pollando

Retadresoj kie povas ricevi pli precizajn informojn pri UMEA kaj MYS: umea@interia.pl
iferdr@mavnet.hu
tadokoro@d5.dion.ne.jp
pierre.debacker@pi.be
saionji@yumeiho.co.jp

P.S. Mi pardonpetas Vin, Karaj Legantoj, se ne sukcesis skribi chiujn esperantajn literojn en tiu chi teksto. (ankau` la signo ` indikas esperantajn literojn)